LINGVO

GVIDANTOJ kaj ARTISTOJ
Franco Meoli
fotaĵo
Franco Meoli studis muzikon ĉe la Konservatorio 'L. Cherubini' de Florenco inter 1985 kaj 1987, diplomiĝante kun honoro en Forte­piano sub la gvido de Giancarlo Cardini, studante Harmonion kaj Kontra­punkton kun Arrigo Benvenuti, Komponadon kun Franco Cioci kaj Instrumentigon por Bando kun Giorgio Martellini; krome kun Luciano Damarati kaj Francesco Facchinelli, Ĥoran Muzikon kaj Ĥorestrecon.
Li vizitadis kursojn tenitajn de Cardini ĉe G.A.M.O. de Florenco, por la fortepiano en la nuntempa muziko kaj havis kontaktojn kun la komponisto Sylvano Bussotti en diversaj seminarioj. Li tenis solistajn koncertojn en duetoj por fortepiano, kaj kun ĉambraj ensembloj eksterlande. Li estas aŭtoro de fortepiana ĉambra, voĉa kaj simfonia muziko; apartan sukceson ricevis la fortepianaj verkoj prezentitaj okaze de la trijara Internacia Festivalo 'Alfeo Gigli' organizita de la Filharmonia Asocio de Bolonjo, eldonitaj en KD-o kaj DVD-o. Li vizitadis la seminariojn pri juda muziko organizitajn de Enrico Fink. Li kunlaboras kun Piero Nissim ek de 2011 kaj realigis kun li multajn projektojn: Neue Alte Lieder (Novaj Malnovaj Kantoj), Stabat Mater, Canti dell'Anima (Kantoj de la Animo), Bershit, kaj Jidaj kaj Hebreaj Kantoj (Canti Yiddish ed Ebraici).
 
@2016, Edistudio, Pisa, EU. – Uzante tiun ĉi paĝaron vi konsentas la uzon de kuketoj por analizoj, personigoj kaj reklamo.